Mi pripensas la ideon relerni Volapukon. Tio estas ĉio. Ĝisdatigo - 10/23/20: mi decidis ne relerni ĝin (almenaŭ ĝuste nun). Mi decidis anstataŭe lerni Interlingvaon. Ĝisdatigo - 6/3/21: post nur unu monato da lernado, mi decidis rezigni pri Interlingvao. Mia pigreco estas sen limoj. Ĝisdatigo - 7/25/22: mi estas en hispanlingva filmeto de Pablo Molinari... Continue Reading →
Unu jaron pli aĝa
Hodiaŭ, mi festas ne nur la novan jaron, sed ankaŭ mian naskiĝtagon. Denove unu jaron pli aĝa… nun 41. La tago ne plu havas tiom da eksciteco kiom en antaŭaj jaroj, ekzemple dum miaj fruaj 20-aj jaroj kiam miaj planoj por la estonteco estis tiom grandaj. Mi ĉiam planis havi karieron en aŭ muziko aŭ... Continue Reading →
Germanaj Subtitoloj en “The Mandalorian”
De la komenco de la nova Disney-serio “The Mandalorian”, mi spektis ĉiun elsendon unue en la angla kaj poste en la germana. Mi ankoraŭ estas komencanto, do mi legas la germanajn subtitolojn samtempe. Tamen estas problemo en tio, ke la subtitoloj plejparte ne kongruas kun la registritaj voĉoj, kaj tio kaŭzas malfacilaĵon. Kiam la voĉo... Continue Reading →
Ni Ferias
Ĉi-semajne ni ferias ĉe Disney World. Nia ferio komenciĝos je lundo posttagmeze, sed fakte ni jam estas en Orlando du tagojn frue. Miaj gepatroj lastatempe transloĝiĝis ĉi tien, do ni decidis kapti la okazon viziti ilin antaŭ ol komenciĝos nia ferio. Ni restas en hotelo proksime al ili ĝis lundo. Mi vizitis Disney World jam... Continue Reading →
Pri Lingwa de Planeta, Mondlingvo
Lingwa de Planeta, aŭ mallonge, Lidepla, estas konstruita lingvo, kiu atingis stabilecon en 2010. La vortostoko devenas el la plej parolataj lingvoj en la mondo. Tiu listo inkluzivas: la anglala hispanala portugalala francala germanala italala ĉinala rusala hindiala arabala persa Rigardante tiun liston, vi eble scivolas, en kio ĝi diferenciĝas de Esperanto? Ĉirkaŭ 80 elcento... Continue Reading →
Multe da Arboj, Parto 1
Mi registris serion da videoj pri la arboj en mia korto. Jen la unua: https://youtu.be/tNNr5998ax8 Jen la vortoj, kiujn mi devis lerni antaŭ ol mi komencis registri la filmeton. Betulo = "birch tree"Pinglo = "needle" as in "pine needle"Laktosuko = "sap"Ŝelo = "bark"Senŝeliĝi = "to peel"Acero = "maple tree" Mi ne estas tute certa pri... Continue Reading →
La Profundeco de mia Nerdeco
Mi sukcese penetris la profundecon de mia nerdeco hodiaŭ. Ĝi okazis ĝŭste je la momento kiam mi puŝis la butonon por krei blogon en Lidepla. Se vi dubis anataŭe, ne plu dubu. Estu certa ke mi estas nerdulo. Nerdulo kaj nerdeco ne estas oficialaj vortoj en Esperanto. Fakte, mi neniam antaŭe vidis la vorton nerdeco.... Continue Reading →
Legolibro por la lernado de Lingwa de Planeta
Mi kreis legolibron por lernantoj de Lidepla. Ĝi enhavas ĉirkau 60 paĝojn de mallongaj rakontoj. Estas tri partoj. Ĉiu rakonto en la unua parto inkluzivas ankaŭ plenan tradukon en la angla. En la dua parto, ĉiu rakonto havas kelkajn dikliterajn vortojn, kies signifoj aperas en vortolisto je la fino de la rakonto. La tria parto... Continue Reading →
Ĝisdatigo pri mia germana studado
Ĉu mi jam menciis, ke mi aktuale lernas la germanan? Ĉiuokaze, mi lernas la germanan jam unu jaron. Mi serĉis miajn pasintajn afiŝojn ĉe mia Facebook-paĝo kaj vidis la afiŝon pri mia unua tago kun la lingvo. Verdire, mi provis lerni la germanan du fojojn antaŭe, sed fiaskis. Fakte, mia tuta linvolernada vivo estas plena... Continue Reading →
Mia Esperanto-akĉento ŝanĝis
Mi spektis kelkajn el miaj unuaj filmetoj en JuTubo kaj rimarkis, ke mia tiama akĉento estis sufiĉe malsama kompare kun la nuna. Ŝajnas, ke mi elparolis la verbojn iom malsame, fakte eble eĉ iom malĝuste, kaj eĉ zorge prononcis ĉiun literon. Krom la verboj, mi eĉ dirus, ke mia tiama parolmaniero estis pli facile komprenebla.... Continue Reading →