Unu jaron pli aĝa

Hodiaŭ, mi festas ne nur la novan jaron, sed ankaŭ mian naskiĝtagon. Denove unu jaron pli aĝa… nun 41.

La tago ne plu havas tiom da ekscito kiom en antaŭaj jaroj, ekzemple dum miaj fruaj 20-aj jaroj kiam miaj planoj por la estonteco estis tiom grandaj. Mi ĉiam planis havi karieron en aŭ muziko aŭ programado. Tio ne okazis. Uragano Katrina okazis kaj ĉio ŝanĝis. Eble poste mi skribos pli detale pri tiu sperto kaj kiel ĝi modifis la trajektorion de mia vivo.

Mi ne plu vere festas la tagon kiel specialan tagon por mi mem sed por mia familio. Kutime, mi ne devas labori, do ni povas pasigi la tutan tagon kune. Ĉi-jare miaj gepatroj vizitis kaj kunportis mian 2-jaraĝan nevinon. 

Hodiaŭ, ni ripozis hejme ĝis tagmezo. Ni tagmanĝis ĉe loka meksika restoracio, tiam revenis hejmen kaj lasis la infanojn ludi kune ekstere. Post tio, pli da ripozo. Nu, oni ne vere eblas ripozi kun kvin infanoj ĉirkaŭkurantaj en la domo…

Nun, mi deziras al vi sukceson, pacon, kaj sanon dum la tuta jaro. Dankon pro via legado.

Bonan Novjaron,

Kristoforo

2 pensoj pri “Unu jaron pli aĝa

Add yours

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

Create a free website or blog at WordPress.com.

Supren ↑

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: