Ni Ferias

Ĉi-semajne ni ferias ĉe Disney World. Nia ferio komenciĝos je lundo posttagmeze, sed fakte ni jam estas en Orlando du tagojn frue. Miaj gepatroj lastatempe transloĝiĝis ĉi tien, do ni decidis kapti la okazon viziti ilin antaŭ ol komenciĝos nia ferio. Ni restas en hotelo proksime al ili ĝis lundo.

Mi vizitis Disney World jam tri fojojn dum mia vivo. La unuan fojon, mi estis kun miaj gepatroj kaj havis ĉirkaŭ 12 jarojn. La duan fojon, mi havis ĉirkaŭ 24-25 jarojn, eĉ antaŭ ol mi edziĝis. Mi laste vizitis antaŭ tri jaroj kiam mi havis 37 jarojn. Tiutempe, ni ne havis la ĝemelojn. Nun la ĝemeloj havas preskaŭ du jarojn. Do nia nuna vizito estos iom streĉita pro ili. Mi esperas, ke nia ferio bone pasos.

Ni ferios ĝis dimanĉo, la 3an de Novembro. Ni revenos hejmen malfrue tiunokte kaj tiam mi revenos al la laborejo la sekvan tagon frumatene.

3 pensoj pri “Ni Ferias

Add yours

  1. Ho, mi tiom envias vin: mi amegas Disney World-on! La unuan fojon ni vizitis ĝin kun niaj ĝemeloj pli frue ĉi-jare, sed temis pri nur unu tago (ĉar poste ni iris al Disney-a krozo). Kiam ili estos pli grandaj (venontjare aŭ la sekvontan jaron), mi ŝatus iri tien denove.

    Ĉu estas iu aparta amuzaĵo (mi ne scias, kiel diri “ride” aŭ “attraction” Esperante, ĉu vi?), kiun vi antaŭĝuas sperti? 🙂

    Liked by 1 persono

      1. Do, vi certe jam revenis: kion vi fakte plej ĝuis? Kio pri viaj infanoj? 🙂

        (“Allogaĵo” estas “attraction” en la senco de “io, kio allogas vin”, kio laŭ mi ne vere priskribas “ride”/”attraction” en kermeso… sed mi konfesinde ne certas kiun vorton uzi! Esperantistoj ĉeestu kermesojn pli ofte, por ke tiajn vortojn oni tuj elpensu! 🙂

        Ŝato

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

Blog at WordPress.com.

Supren ↑

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: