Mi registris serion da videoj pri la arboj en mia korto. Jen la unua:
Jen la vortoj, kiujn mi devis lerni antaŭ ol mi komencis registri la filmeton.
- Betulo = “birch tree”
- Pinglo = “needle” as in “pine needle”
- Laktosuko = “sap”
- Ŝelo = “bark”
- Senŝeliĝi = “to peel”
- Acero = “maple tree”
Mi ne estas tute certa pri “laktosuko”.
Cetere, mi uzis la vorton “konusoj”, sed eble la pli specifa “pinkonusoj” estus pli bona por distingi ilin.
Mia celo registrante la filmetojn estis plivastigi mian vortostokon. Mi intence elektis temon pri kiu mi ne multe scias por ke mi lernu novajn vortojn.
Mi multe pripensadis mian Esperanto-nivelon lastatempe kaj konscias, ke mi povas priparoli lingvolernadon multe pli bone ol iu ajn alia temo kaj mi deziras ŝanĝi tion.
Mi provos fari pli da tiaj videoj. Mi jam rimarkis, ke mi ankoraŭ havas la novajn vortojn en mia menso. Se mi estus lerninta ilin kiel apartajn vortojn senkuntekste, mi verŝajne jam estus forgesinta ilin.
Nu, mi vidos ĉu mia plano sukcesos. Mi ĝisdatigos vin pri la rezultoj poste.
Ĝis.
~Kristoforo
Respondi