Ĉu eblas havi lucidajn sonĝojn?

Mi aŭdis pri lucidaj sonĝoj antaŭ kelkaj jaroj kaj la temo min interesis. Mi pensis, ke estus interese sperti lucidajn sonĝojn, sed samtempe mi havis dubojn pri la vereco de la ideo, ke oni eblus scii ke oni sonĝas kaj eblus kontroli la sonĝon kaj poste rememori ĉion, kio okazis en la sonĝo. Nu, mi... Continue Reading →

Mi parolis tokiponon en filmeto

https://youtu.be/Bv1pGcALreQ Mi uzis kelkajn tagojn da libertempo kaj vojaĝis al la strando kun mia familio. Mi havis kelkajn celojn dum tie kaj fakte trafis ilin ĉiujn. Mi fakte ankoraŭ estas tie je la verkado de tiu ĉi artikolo. Restas nur unu tago ☹️ Unu celo estis skribi kelkajn Esperantajn blogartikolojn. Jen la kvara! Unu el... Continue Reading →

Mia Hispana Defio

Mi jam de longe deziris plulerni la hispanan. Mi komencis memlerni ĝin antaŭ eble 21 jaroj. Tiu strebo daŭris kelkajn semajnojn ĝis mi lernis pli-malpli 600 vortojn. De tiam, mi provis multajn fojojn plulerni la lingvon. Ĉiu provo daŭris kelkajn semajnojn kaj la rezulto je la fino de la strebo ĉiam estis, ke mi relernis... Continue Reading →

Retaj Tokiponaj Rimedoj

Kiel mi menciis antaŭe, mi lernas tokiponon. Sube estas listo de kelkaj rimedoj, kiujn mi malkovris lernante la lingvon. Kompreneble, mi ne povas garantii, ke ĉiu reta rimedo enhavas gramatike ĝustan tokiponon, sed ĝis nun mi havas nenian kialon dubi, ke la plejparto de la enhavo estas ĝusta. La listo eble ne estas senmanka. Kiam... Continue Reading →

La Internaj Partoj de Akustikaj Gitaroj

Pasintjare, mi faris ukulelon kiel donacon por unu el miaj filinoj. Aktuale, je la verkado de ĉi tiu artikolo, mi mem faras mian unuan manfaritan akustikan gitaron. Mi deziras fari filmeto(j)n por montri la procedon de konstruado, sed estas pluraj vortoj, kiujn mi bezonas kaj ne scias rilate al la partoj de akustikaj kordinstrumentoj. Specife,... Continue Reading →

Mi lernas la hebrean

אני לומד עברית ואני כבר יודע כמה מילים וביטויים Mi diris la supran frazon en mia lasta filmeto kaj ĝi signifas: “Mi lernas la hebrean kaj jam scias kelkajn vortojn kaj frazojn.” Flanknoto: mi ne scias ĉu ekzistas en la hebrea du apartaj vortoj kiel en Esperanto (kaj aliaj lingvoj), kiuj esprimas ĉu iu “scias”... Continue Reading →

Pigreco en Lingvolernado

Mi estas tiel pigra. Mi eklernis la japanan lastatempe (denove) kaj post nur unu-du monatoj, mi rezignis pri plua lernado de gxi. Se vi relegus mian lastan blogafisxon, vi vidus, ke mi aldonis du gxisdatigojn al la originala afisxo pri kiel mi rezignis pri plua lernado de Volapuko por ke mi povu lerni Interlingvaon. Nu,... Continue Reading →

Kvin jaroj da Esperanto-lernado

https://youtu.be/3rblcO3JF5c Pasis longa tempo de mia lasta afisxo, cxu ne? Mi supozas, ke mi menciu mian kvinjaran datrevenon en Esperanto, kiu okazis en februaro. Supre, vi povas spekti la filmeton, kiun mi faris por anonci la datrevenon. En gxi, mi iomete priparolis kelkajn temojn rilate al mia lernado de Esperanto. Gxis poste. ~Kristoforo

Blogo ĉe WordPress.com.

Supren ↑