Mi spektis kelkajn el miaj unuaj filmetoj en JuTubo kaj rimarkis, ke mia tiama akĉento estis sufiĉe malsama kompare kun la nuna.
Ŝajnas, ke mi elparolis la verbojn iom malsame, fakte eble eĉ iom malĝuste, kaj eĉ zorge prononcis ĉiun literon. Krom la verboj, mi eĉ dirus, ke mia tiama parolmaniero estis pli facile komprenebla. Cetere, ŝajnas, ke nun mi murmuras tro ofte, kio estas problemo, kiun mi havis mian tutan vivon kiel anglaparolanto. Mia panjo ĉiam diris al mi, “Ĉesu la murmuradon! Mi ne povas kompreni vin!”
Mi komprenas, ke komence, oni kutime parolas novan lingvon malrapide, kaj poste pli rapide. Tio iomete okazis al mi, mi supozas, sed mi ne deziras, ke mia parolado fariĝu malklara. Mi deziras, ke eĉ komencantoj komprenu min.
Do, de nun mi penos klare paroli kiam mi faras filmetojn. Mi jam rimarkis murmuradon eĉ en miaj germanaj videoj, kaj mi ankoraŭ estas komencanto, kio estas malbona antaŭsigno.
Jen la malnova video kie mi vere rimarkis la diferencon:
Dankon pro via legado! Bonvolu sekvi mian blogon! Ĝis.
~Kristoforo
Mi ne scias, ĉu mi rimarkas multan diferencon pri via tiama kaj nuna akĉento, krom tio, ke vi certe parolas pri flue kaj ĝuste nuntempe. Eble via “murmurado” temas simple pri tio, ke nune vi parolas tiel flue en Esperanto kiel en la angla, do vi “murmuras” same en ambaŭ lingvoj! 😉
Kaj se paroli pri akĉento: mi konsciis antaŭ nelonge, ke via angla akĉento estas tre suda, ha ha. Estas bone, ĉar tio signifas, ke vi ne kutime krokodilas en viaj filmetoj, do mi apenaŭ aŭdis vin paroli angle, eĉ post tiom da jaroj, 🙂
ŜatoŜato
Interese, ke vi auxdas sudan akcxenton! Eble dum la jaroj mi sorbis iom de la akcxento de la edzino. Sxi havas tre fortan sudan akcxenton pro kie sxi plenkreskigxis.
ŜatoŜato
Ĉu vi celas diri, ke via denaska akĉento en la angla NE estis suda, sed ke vi “akiris” ĝin edziĝinte al via edzino??? Ŭaŭ!
ŜatoŜato