Mi pripensas la ideon relerni Volapukon.
Tio estas ĉio.
Ĝisdatigo – 10/23/20: mi decidis ne relerni ĝin (almenaŭ ĝuste nun). Mi decidis anstataŭe lerni Interlingvaon.
Ĝisdatigo – 6/3/21: post nur unu monato da lernado, mi decidis rezigni pri Interlingvao. Mia pigreco estas sen limoj.
Ĝisdatigo – 7/25/22: mi estas en hispanlingva filmeto de Pablo Molinari pri artefaritaj lingvoj. Mi ne sciis pri tio ĉi ĝis amiko informis min, ke li hazarde spektis la filmeton kaj subite vidis min. Mi estas en la parto pri volapuko. La kreinto de la filmeto ne menciis min aŭ mian kanalon, sed tio ne vere gravas, mi supozas. Ligilo sube:
Relerni? Ĉu vi do forgesis ĝin? 😉
(Eble vi povus komenci per tradukado de tiu frazo, kiun mi iam sendis al vi por tradukado…) 😉
ŜatiŜati
Jes, mi forgesis multon. Mi ankoraŭ memoras kelkajn gramatikajn aferojn, sed la vortostoko preskaŭ tute malaperis el mia kapo. Mi bezonas refreŝiĝon. Kaj, jes, tiu frazo estus bona ekzerco! Mi pardonpetas pro mia pigreco😬
ŜatiŜati
Ha ha, bone, do, jen bona celo, por ke via vortostoko revenu al vi. 😉
ŜatiŜati
Interesigas min ankaŭ la lernado de Volapukon. Kian metodon aŭ kiujn materialojn vi uzas por lerni?
ŜatiŜati
Pasintece mi lernis per „Volapük vifik“, tiu kurso de Ralph Midgley. Mi kreis lernlibron el lia kurso kaj versxajne komencos denove per gxi. Mi posedas ankaux la lernlibron „Gramat volapüka“ de Arie De Jong kaj volas uzi gxin pli ol antauxe.
ŜatiŜati
Jen ligilo al la lernlibreto, kiun mi kreis, se vi interesigxus pri gxi: https://glidisbinonob.files.wordpress.com/2018/08/volapuk-vifik-ralph-midgley3.pdf
ŜatiŜati
Kaj jen ligilo al Memrise-kurso, kiun mi kreis baze de la vortlistoj, kiuj trovigxas en „Volapük vifik“: https://www.memrise.com/course/1992424/volapuk-vifik-vocabulary/
ŜatiŜati