Mi lernas tokiponon (denove)

Mi provis lerni tokiponon dum mi estis lernanta Esperanton. Mi lernis nur la vortojn kaj kelkajn bazajn frazojn. Mi ne plulernis post tio kaj ne vere provis paroli aŭ legi ĝin.

Ĉifoje, mi volas lerni ĝin sufiĉe por kapabli paroli ĝin. Nu, verŝajne mi komunikos perrete pli ol alia maniero, sed kapabli paroli ĝin estas mia celo.

La vortprovizo

En la supra filmeto, mi diris, ke mi sciis ĉirkaŭ 50 vortojn. Mi scias pli ol tio nun, sed mi ankoraŭ ne scias la tutan vortprovizon.

Mi havas kelkajn pensojn pri la vortprovizo de tokipono. Kaj ĉi tiuj pensoj estas miaj propraj pensoj. Mi ankoraŭ ne estas vera tokiponisto; mi estas lernanto de tokipono. Mi do faras ĉi tiujn komentojn surbaze de miaj unuaj impresoj kiel lernanto de la lingvo.

Mi diris en la filmeto, ke mi lernis “la tutan vortprovizon” tiam, kiam mi unue provis lerni tokiponon. Sed ĉu mi vere lernis la tutan vortprovizon?

Kio vere estas la vortprovizo? Post kiam oni lernas la 137 vortojn de tokipono, ankoraŭ restas multege da ideoj, kiujn oni devas lerni kiel esprimi.

Ideoj fariĝas vortoj

Mi pensas pri ĝi ĉi tiel: ideoj fariĝas vortoj en tokipono. Oni devas lerni kiel esprimi ideojn en tokipono.

Ekzemple, ne estas vorto en la 137 vortoj de tokipono kiu signifas amikon. Sed, estas vorto por persono (jan) kaj vorto por bona (pona). Se oni kunmetas la du vortojn – jan pona – tio signifas amikon en tokipono. Ĝi signifas ankaŭ bonan personon.

Hmmm… mi supozas, ke oni povas havi amikojn, kiuj ne estas bonaj personoj, sed tio ne gravas ĉi tie. Laŭ la tokipona komunumo, jan pona precipe signifas amikon.

Se oni volas specife diri ke sia amiko ne estas bona persono, tiam oni povas diri: nu, mi ne certas 😅. Eble jan pona mi li ala jan pona? Aŭ eble jan pona mi li jan pona ala? Mi ne certas kie meti la vorton ala. Kiel mi diris, mi ankoraŭ estas lernanta.

Ĉu do tiu kunmetaĵo – jan pona – ne estas vorto? Nu, ĝi konsistas el du apartaj vortoj, sed la ideo de la du vortoj kunmetitaj fariĝas unu vorto en la menso. Tial mi diris, ke oni devas lerni kiel esprimi ideojn.

Unu el miaj plej ŝatataj kunmetaĵoj en tokipono ĝis nun estas pana e telo lukin, kiu estas plori. Do, oni formulas la ideon per esprimo – doni okulo-akvon – kaj la ideo fariĝas vorto en la menso: plori.

La diferenco

Do, jes, efektive estas nur 137 vortoj en tokipono, sed oni devos lerni kiel esprimi milojn da ideoj por interkomunikado, same kiel oni devas lerni milojn da vortoj en iu alia nacia aŭ konstruita lingvo.

La diferenco estas en tio, ke en tokipono, oni jam scias ĉiujn apartajn vortojn – nur dependas de sia kapablo kunmeti la vortojn por esprimi ideojn, kiuj estas kompreneblaj por aliaj homoj.

Mi menciu ankaŭ, ke eblas esprimi tiujn ideojn alimaniere, eĉ uzante malsamajn vortojn. Dependas de la homo, kiu parolas, mi supozas. Sed legante la oficialan vortaron, mi rimarkas, ke estas iuj esprimoj, kiuj estas komune akceptitaj kiel normalaj.

Simpleco

Tio estas unu el la celoj de tokipono: simpleco. Kiel oni povas esprimi sin kaj kompreni la mondon uzante nur 137 vortojn? Estas defio, laŭ mi, sed amuza defio. Kaj mi ŝategas ĝin.

Ĉu mi eraris?

Mi estas komencanto en tokipono, do eble mi diris ion pri tokipono malĝuste. Se jes, bonvole faru komenton.

Dankon pro via legado!

Ĝis.

-Kristoforo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

Create a free website or blog at WordPress.com.

Supren ↑

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: