Ĉu eblas havi lucidajn sonĝojn?

Mi aŭdis pri lucidaj sonĝoj antaŭ kelkaj jaroj kaj la temo min interesis. Mi pensis, ke estus interese sperti lucidajn sonĝojn, sed samtempe mi havis dubojn pri la vereco de la ideo, ke oni eblus scii ke oni sonĝas kaj eblus kontroli la sonĝon kaj poste rememori ĉion, kio okazis en la sonĝo.

Nu, mi legis pli pri la temo kaj lernis kiel oni povas sperti lucidajn sonĝojn. Mi provis kelkajn noktojn sed ĉiu provo fiaskis.

Post tiuj fiaskoj, mi ne plu provis kaj ne pensis pri la temo denove. Ĝis ĉi tiu semajno.

Mi spektis filmeton pri la temo ĉe JuTubo. Ĝi estis unu el la proponitaj filmetoj, ke JuTubo pensas, ke mi ŝatus kaj montras al mi en mia hejmpaĝo post kiam mi ensalutas.

En la filmeto, la JuTubisto priskribis sian sperton provante havi lucidajn sonĝojn dum 30-taga defio. Li legis libron, kiu estis verkita de spertulo de la fako de lucidaj sonĝoj – Stephen LaBerge.

Mi decidis, ke mi provos denove havi lucidajn sonĝojn, sed ĉifoje mi ne estos pigra pri ĝi. La lastan fojon mi ne volis devi skribi pri miaj sonĝoj dum la nokto. Ĉifoje, mi skribos ĉion. Ĉi-nokte, je la verkado de ĉi tiu artikolo, estos la tria nokto!

Mi ne povas kredi ĝin, sed mi iel rememoris tri sonĝojn la unuan nokton kaj tri hieraŭ nokte! Mi vekis kvin fojojn ambaŭ noktoj kaj tuj provis tajpi en mia poŝtelefono ĉion, kion mi povis memori, eĉ se nur unu-du frazojn.

Mi neniam provis fari tion. Estas interese legi en la mateno tion, kion mi tajpis la pasintan nokton.

Mi daŭrigos la eksperimenton kaj ĝisdatigos vin.

Ĝis poste.

-Kristoforo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

Blog at WordPress.com.

Supren ↑

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: