Mia Hispana Defio

Mi jam de longe deziris plulerni la hispanan. Mi komencis memlerni ĝin antaŭ eble 21 jaroj. Tiu strebo daŭris kelkajn semajnojn ĝis mi lernis pli-malpli 600 vortojn.

De tiam, mi provis multajn fojojn plulerni la lingvon. Ĉiun provon daŭris kelkajn semajnojn kaj la rezulto je la fino de la strebo ĉiam estis, ke mi relernis ĉion, kion mi forgesis de post la lastan fojon, kaj mi plulernis nur iomete pli ol mi lernis dum la antaŭaj provoj.

Aldone, pro tio, ke mia ĉefa celo ĉiam estis lerni novajn vortojn, t.e., pligrandigi mian hispanan vortostokon, mi neniam vere plibonigis mian hispanan parolkapablon. Kaj mi neniam vere lernis la pasintecajn formojn de la verboj.

Tial, mi decidis, ke ĉifoje mi vere strebus al pliboniĝo de mia parolkapablo. Mi do decidis registri min dum 30 tagoj kaj alŝuti la videojn al Instagram. Ĉiun fojon mi elektis iun temon kaj provis diri iomete rilate al tiu temo.

Kompreneble mi devis iomete antaŭpensi pri kiel diri ĉion, kion mi volis diri rilate al la temo. Estis vortoj, kiujn mi ne sciis, ekzemple, do se mi ne lernis ilin, mi ne vere povis priparoli la temon pli ol surface. Mi do devis lerni kelkajn vortojn tuj antaŭ ol mi registris.

Kiom da vortoj?

Dum la defio, mi faris liston de vortoj kaj frazoj, kiujn mi lernis. Kiom mi lernis? Jen la listo:

Tago 1

  • publicar

Tago 2

  • he revisado
  • un par de
  • he dejado

Tago 3

  • césped
  • pasto
  • odio
  • tuviera
  • contrataría

Tago 4

  • tema
  • obviamente
  • desearía
  • “tomo un curso”
  • “forma de tocar”
  • drásticamente

Tago 5

  • he elegido
  • fueron
  • tuvo que
  • “las dos principales”

Tago 6

  • Descanso
  • Decidí
  • Contar
  • Sabía

Tago 7

  • Continué
  • “De lo contrario”
  • Estaría
  • “con fluidez”

Tago 8

  • Aplicación
  • Quejas

Tago 9

  • Celebramos
  • Estuvimos
  • Suegro/a

Tago 10

  • Mencioné
  • Completar

Tago 11

  • Relajar
  • Tensa

Tago 12

  • Tapa (de guitarra)
  • Puente (de guitarra)
  • Pegué
  • Selleta (de guitarra)
  • Cejuela (de guitarra)
  • Molde
  • Doblé
  • Aros (de guitarra)

Tago 13

  • Tratar sobre / tratar de
  • “Tabla de contenidos”
  • “Es una locura”
  • Concepto
  • He construido
  • Entusiasmado

Tago 14

  • Han pasado (unos días)
  • “No quería que eso pasara”
  • “¿Adivina qué?
  • Suena

Tago 15

  • Mi jam sciis ĉiujn vortojn

Tago 16

  • Mi jam sciis ĉiujn vortojn

Tago 17

  • Compramos (forma pasada)
  • Trampa
  • Estarán
  • “En todas partes”
  • Funcionará
  • Informar
  • “Lo bien que…”

Tago 18

  • Intención
  • “Me acordé”

Tago 19

  • “Sala de descanso”

Tago 20

  • “De ritmo lento”
  • “Se vuelve”
  • Pierdo

Tago 21

  • Asar

Tago 22

  • Pala
  • Prueba
  • Explicaré
  • Ocasión

Tago 23

  • Pude
  • Busqué (forma pasada)

Tago 24

  • “Al principio de”
  • Desafío
  • Diariamente
  • Ocurriendo
  • Necesariamente
  • Ausencia

Tago 25

  • Despertado
  • Senos
  • Oído
  • Perdí (forma pasada)
  • Desordenado

Tago 26

  • Imagen
  • Pantalla
  • Portada
  • Accidentalmente
  • Oración
  • Cogí
  • Teclear
  • Obscena
  • Vulgar
  • “Por decir lo menos”
  • Pensamientos

Tago 27

  • “Relativa a”

Tago 28

  • Japonés
  • fracasar (he fracasado)
  • Engañar (“me engaño a mi mismo”)

Tago 29

  • Vi (forma pasada de “yo veo”)
  • Explica

Tago 30

  • Autoimpuesto
  • “Sin duda”
  • Vendra
  • “Una y otra vez”

La rezulto

106 vortoj kaj frazoj!

Mi pensas, ke mi sukcesis. Mi parolis multe en la pasinteco kaj pligrandigis mian vortostokon.

Se vi deziras spekti la filmetojn, mi alŝutis ilin poste al JuTubo. Mi metis la filmetojn ankaŭ sube.

Trovu min ĉe Instagramo ĉi tie.

Ĝis.

-Kristoforo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

Blog at WordPress.com.

Supren ↑

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: