Pigreco en Lingvolernado

Mi estas tiel pigra.

Mi eklernis la japanan lastatempe (denove) kaj post nur unu-du monatoj, mi rezignis pri plua lernado de gxi. Se vi relegus mian lastan blogafisxon, vi vidus, ke mi aldonis du gxisdatigojn al la originala afisxo pri kiel mi rezignis pri plua lernado de Volapuko por ke mi povu lerni Interlingvaon. Nu, tio ne dauxris longe. Nur unu monaton post tio, mi rezignis pri Interlingvao.

La dedicxo rapidege forflugas

Je la komenco de lernado mi kutime havas fervoran dedicxon. Sed nelonge post tio, la dedicxo kaj motivado subite kaj rapide malaperas lasante min sola en miaj larmoj. Ne vere, sed je tiu momento mi sentas min rompita de fiasko.

Mi ne estas sola

Mi komprenas, ke mi ne estas sola en mia sento de fiasko. Lingvolernado postulas multan tempon cxiutage kaj multjaran dedicxon. Ne estas facile dauxrigi tian multjaran kaj sxajne senfinan laboron.

Kion mi povas fari?

Nenio, mi supozas. Mi simple dauxrigos lerni la germanan kaj provi plifortigi mian kapablon en gxi kaj en Esperanto. Mi faros tion gxis la lingvo-insekto mordos min denove kaj instigos min provi lerni alian ligvon.

Gxisdatigo 6/16/21: la lingvo-insekto jam mordis min kaj mi suferas de forta deziro lerni la hebrean lingvon. Mi jam lernis la alfabeton kaj la elparolon de la literoj. Jen kiel oni literumas la vorton “Esperanto”: אספרנתו

Gxis poste.

~Kristoforo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

Create a free website or blog at WordPress.com.

Supren ↑

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: