Hodiaŭ, mi festas ne nur la novan jaron, sed ankaŭ mian naskiĝtagon. Denove unu jaron pli aĝa… nun 41.
La tago ne plu havas tiom da eksciteco kiom en antaŭaj jaroj, ekzemple dum miaj fruaj 20-aj jaroj kiam miaj planoj por la estonteco estis tiom grandaj. Mi ĉiam planis havi karieron en aŭ muziko aŭ programado. Tio ne okazis. Uragano Katrina okazis kaj ĉio ŝanĝis. Eble poste mi skribos pli detale pri tiu sperto kaj kiel ĝi modifis la trajektorion de mia vivo.
Mi ne plu vere festas la tagon kiel specialan tagon por mi mem sed por mia familio. Kutime, mi ne devas labori, do ni povas pasigi la tutan tagon kune. Ĉi-jare miaj gepatroj vizitis kaj kunportis mian 2-jaraĝan nevinon.
Hodiaŭ, ni ripozis hejme ĝis tagmezo. Ni tagmanĝis ĉe loka meksika restoracio, tiam revenis hejmen kaj lasis la infanojn ludi kune ekstere. Post tio, pli da ripozo. Nu, oni ne vere eblas ripozi kun kvin infanoj ĉirkaŭkurantaj en la domo…
Nun, mi deziras al vi sukceson, pacon, kaj sanon dum la tuta jaro. Dankon pro via legado.
Bonan Novjaron,
Kristoforo
Feliĉan Novan Jaron, kaj Feliĉan Naskiĝtagon! 🙂
Kaj jes, nepre iun tagon priparolu viajn planojn pri muziko kaj programado. Ĉu vi iam realigis iujn el ili, eĉ se nur hobie?
ŜatiLiked by 1 persono
Bonan datrevenon kaj 2020-jaron; mi antaŭĝojas legi vin pri iu ajn temo.
Mi konfirmas: ne plu vere ekzistas ripozo kaj ferio kun infanoj (eĉ kun malpli ol 5!).
ŜatiLiked by 1 persono